domingo, 6 de marzo de 2011

FACEBOOK: Paĝoj pri Esperanto en Ĉilio

Jen ni donas al vi, la ligojn al diversaj paĝoj pri esperanto laŭ la politika administra divido de Ĉilio, de nordo al sudo, por ke vi vizitu la diversajn erojn, kaj aliĝu. Ĉe la plejmulto de la grupaj paĝoj eblas babili kun aliaj konektikaj homoj de la sama grupo. Krome, ni aldonas la nomojn de kontakt-eblecoj kun la lokaj aŭ regionaj respondeculoj pri la esperanto-movado en tiuj lokoj.
Kontaktoj en la jenaj urboj:
Antofagasto: Arturo Ramos R., cel.8 302 72    54, tel. 772624, turitoramos.999(a)gmail.com
Kopiapo':
Villa Alemana: Rodolfo Contreras G, rcg.variette(a)gmail.com.
Valparaíso: Frank Roig, anti_hope(a)hotmail.com
Los Andes: Andrés Osorio G, aaosoriog(a)gmail.com
Santiago: Ivan Mättig C. mattig_ivan(a)hotmail.com
Rankagvo: Pablo Acevedo, the_dark_pegasus (a)hotmail.com
Kuriko': Héctor Campos G., strigo(a)esperanto.cl
Linareso: Gonzalo Flores D. gotzalgoren(a)gmail.com
Koncepciono: Pablo Lillo C., amudiel(a)gmail.com
Temuko: Franco Pérez Valeria, franle_peva(a)hotmail.com
Angol' : Ejner Galaz, jota.ejner(a)gmail.com
Valdivio: Erwin Muñoz, cel 962776002, tel.203567; erwine5(a)gmail.com
Puerto Montt: José Antonio Vergara, joseantonio.vergara(a)gmail.com

miércoles, 23 de febrero de 2011

NE TRO GRANDA, SED TRE AGRABLA

La semajnfino de la 18 al 20 de februaro 2011, okazis en la skolta tendumejo Callejones, la Dua Somera Tendaro. Partoprenis en ĝi 8 personoj, el Kopiapo' en la nordo, Santiago, Rankagvo, kaj Kuriko' en la sudo. Ni rentis kabanon en la skoltejo kaj tie kune manĝis, lernis, kantis, karaokeumis, trinkis bieron ( kaŝite, ĉar tie estas malpermesata!!!)  kaj konatiĝis unu la alian.

Mojosa etoso malgraŭ tio, ke ne estis multaj gejunuloj, sed ni ĉiuj ĝuis la eventon. Ni ankaŭ diskutis pri kiel labori por la estonteco rilate al propagando kaj disvatigo de esperanto, kaj oni kunordigis venontajn renkontiĝojn por geesperantistoj el Santiago, kiuj ĝis nun estas la plejmulto sed ne ofte kunvenas. Tie santiaganoj poste decidos pri la ebleco de kursoj kaj serĉi kiu povos instrui esperanton tie.

Bedaŭrinde oni ne sukcesis starigi la junularan sekcion pro la manko de ĉeestantoj, sed eble tio okazos dum la Ĝenerala Asambleo de ĈESPA la venontan majon.





En la foto troviĝas supre de dekstre maldekstren : Marcos Matamala, Pablo Cuadra, kaj Francisco Conejera. Malsupre troviĝas Eduardo Vargas, Olga Villalón, Rubén Fernandez, Hector Campos kaj Sofia Laterza.